Bakunin: el anarquismo y la revolución

SUPLEMENTO | BAKUNIN INMORTAL

En este año 2014 celebramos y
conmemoramos el 200 aniversario del nacimiento de Mijail Alexandrovich Bakunin.
Y no podía ser menos que el órgano de la Confederación Nacional del Trabajo no
hiciese un ejercicio de memoria de lo que significó la figura del anarquista
ruso nacido en Premujino el 30 de mayo de 1814.

Julián Vadillo | Periódico CNT

Ilustración: Kiko Makarro

Bakunin
no solo ha pasado a la historia como el impulsor e ideólogo del anarquismo
internacional organizado. Bakunin fue una personalidad influyente y
trascendental en la época que le tocó vivir. Un revolucionario entre
revoluciones. Un agitador en un mundo que cambiaba de fisionomía, que veía
nacer los movimientos obreros y las posibilidades de transformación social
hacía modelos alejados de la lógica capitalista que se iba a imponiendo.

Un gran organizador

Lejos
de la visión que algunos historiadores han legado de Bakunin presentándolo como
una personalidad desordenada, el anarquista ruso fue un perfecto lector de la
sociedad de su momento. Un polemista brillante y un gran organizador. Puede que
su producción literaria y filosófica no fuese muy depurada. Es una de las
cuestiones que le achacan en su comparación con Marx. Pero la filosofía
bakuninista tiene una fuerte carta de pragmatismo que hace que la lectura de
sus obras nos acerque a los que fue el siglo XIX europeo, los debates que se
dirimían y la actualidad que muchos de sus análisis guarda con la actualidad.

Bakunin
fue un estudioso de la filosofía de su tiempo. Estudio a Kant, a Hegel, a
Feuerbach, etc. Conoció e intercambió opiniones en persona con Marx, Engels o
Proudhon. Con esté último trabó una gran amistad. Los conocimientos hegelianos
de Proudhon provienen de las traducciones que en vivo le hacía el propio
Bakunin su casa. Bakunin, que conocía varios idiomas, traducía por las noches
párrafos de Hegel al francés para que Proudhon conociera en la lengua de orígen
al filósofo alemán. A pesar de la admiración que profesó por Marx, la relación
estaba condenada a la confrontación. Y así se ejemplificó a lo largo de sus
vidas. Marx reconocía méritos a Bakunin pero calumniaba sobre la figura del
ruso. Bakunin respondía defendiéndose aunque reconocía la obra de Marx y la
traducía al ruso. Pero incluso la defensa a Bakunin la ejercían otras
personalidades de la época como George Sand.

Hombre de acción

Bakunin
participó de numerosos proyectos. Fue protagonista de procesos revolucionarios
como los de 1848, el de 1849 en Dresde (junto al músico Richard Wagner) o el de
septiembre de 1870 en Lyon. Toda esta actividad le conllevó persecución, cárcel
y exilios. Su extradición a la Rusia zarista significó en internamiento en una
de las cárceles más terribles, la fortaleza de Pedro y Pablo en San
Petersburgo, y su deportación a Siberia, de donde logró evadirse. En sus
periplos conoció países como Suecia, Noruega, Japón, Panamá, Estados Unidos,
etc.

El internacionailsmo: la AIT

Pero
una de las aportaciones más trascendentales de Bakunin es un su visión de
organización del movimiento obrero internacional que marcará el devenir del
mismo para las siguientes décadas. Y en España esa influencia es más que
evidente. Esto convierte a Bakunin en una de las figuras clave de la historia
contemporánea. Ese debate que mantiene en el seno de la AIT con las posturas
autoritarias marcó la historia del movimiento obrero.

Cuando
el 1 de julio de 1876 fallecía Bakunin ya se había convertido en uno de los
grandes revolucionarios de la historia contemporánea, así como el mejor
impulsor del anarquismo a nivel internacional. Y 200 años después de su
nacimiento continúa siéndolo.

En
este número especial sobre la figura de Bakunin hemos querido remarcar algunos
aspectos fundamentales de su figura, enmarcando la vida del personaje en el
contexto histórico del momento y en las influencias que generó.

Autores y temas

José
Luis Gutierrez Molina, autor de numerosos libros y artículos sobre la historia
del anarquismo en España y biógrafo de personajes fundamentales en la historia
del anarcosindicalismo como Valeriano Orobón Fernández, nos acerca con su
artículo a lo que significó el debate en el seno de la AIT entre Marx y
Bakunin. Algo fundamental para entender el devenir del obrerismo en los años
posteriores.

Carlos
Márquez nos acerca a la influencia de Bakunin en la Internacional en España
partiendo de un análisis por una parte historiográfico del tratamiento del
acontecimiento como, por otra, de un análisis de las aportaciones de Bakunin y
que recoge el obrerismo español.

Una
de esas aportaciones es el colectivismo. Y ahí es donde se enmarca el artículo
de Aleix Romero. Un repaso a esa
influencia colectivista en el devenir del movimiento libertario español que
será una de las señas de identidad del mismo.

Para
los dos últimos artículos dejamos dos temas que forman parte del corpus
ideológico de Bakunin y del anarquismo en general. El primero la pedagogía. Una
faceta menos trabajada en los estudios sobre Bakunin pero que Ana Sigüenza nos
desentraña y nos pone en primer valor. Y no hay que olvidar que para los
anarquistas la educación es la base fundamental. Por otra parte Julio Reyero
nos acerca a tres cuestiones básicas en el pensamiento bakuninista, que fue
objeto del análisis y crítica por el anarquista ruso. El nacionalismo, que en aquel momento atenazaba los debates de
Europa, el Estado como elemento de opresión al individuo, y la religión como
aparato de coacción a las masas. La repuesta bakuninista fue internacionalismo,
antiestatismo y ateismo, pilares del anarquismo internacional.

Han
quedado en el tintero muchas cuestiones de Bakunin. Imposible abarcarlas en
unas pocas hojas de periódico. Quizá habría que ir pensando en realizar una
obra sobre lo que fue, significó y significa hoy día la figura de Mijail
Alexandrovich Bakunin.

–> TRADUCCIÓN AL ESPERANTO (Jesús González)

BAKUNIN: LA ANARKIISMO KAJ LA REVOLUCIO

Ĉi tiun jaron 2014 ni celebras kaj memorfestas
la 200an datrevenon de la naskiĝo de Mihail Aleksandroviĉ Bakunin. Kaj
kompreneble la organo de la Nacia Konfederacio de la Laboro devis fari ekzercon
de memoro pri tio, kion signifis la  figuro
de la rusa anarkiisto naskiĝinta en Premujino la 30an de majo 1814.

Bakunin ne nur estas historie konata, kiel la
instiganto kaj ideologo de la internacia organizita anarkiismo. Bakunin estis
influa kaj ĉefa gravulo siatempe. Revoluciulo inter revolucioj. Agitisto en
mondo, kiu estis ŝanĝanta sian fizionomion, kiu vidis kiel naskiĝis la
laboristaj movadoj kaj la ebloj de socia transformo al modeloj foraj de la
kapitalisma logiko, kiu tiumomente estis altrudiĝanta.

Granda organizanto

Kontraŭe la vidado farita de iuj historiistoj
pri la heredaĵo de Bakunin, prezentante lin, kiel senordan unuopulon, la rusa
anarkiisto estis perfekta interpretanto de la siatempa socio. Brila polemikisto
kaj granda organizanto. Eblas, ke lia literatura kaj filozofia verko ne estas
tre ellaborita. Estas unu el la aferoj pro kiu oni kritikas lin kompare kun Markso.
Tamen la bakuninisma filozofio havas gravan konsiston de pragmatismo, kio
faras, ke la legado de liaj verkoj alproksimigas nin al tio, kio estis la
eŭropa 19a jarcento, la debatoj de la epoko kaj la nuntempeco de multaj el liaj
analizoj.

Bakunin estis fakulo pri la siatempa filozofio. Li
studis Kant-on, Hegel-on, Feuerbach-on, ktp. Li persone konatiĝis kaj
interŝanĝis opiniojn kun Markso, Engelso aŭ Prudono. Li ege amikiĝis kun ĉi tiu lasta. La hegelaj
konoj de Prudono devenas de la tradukaĵoj, kiujn rekte faris Bakunin mem en lia
domo. Bakunin, konante plurajn lingvojn, nokte tradukis alineojn de Hegel al la
franca por ke Prudono konu en la origina lingvo la germanan filozofon. Malgraŭ
la admiro sentita de li pri Markso, ilia rilato estis komdanitaj al la kontraŭstaro.
Kaj tiel okazis laŭlonge de iliaj vivoj. Markso rekonis meritojn al Bakunin sed
ne ĉesis kalumnii la ruson. Bakunin respondis defendante sin, kvankam rekonis
la verkaron de Markso kaj tradukis ĝin al la rusa. Tamen aliaj gravuloj de la
epoko, kiel George Sand, plenumis la defendon de Bakunin.

Aganta viro

Bakunin partoprenis en multnombraj projektoj. Li
estis ĉefrolulo de revoluciaj procesoj, kiel tiuj de 1848, tiu de 1849 en
Dresdeno (kune kun la muzikisto Rikardo Vagnero) aŭ tiu de septembro de 1870 en
Liono. Ĉiu ĉi tiu agado okazigis al li persekuton, malliberejon kaj ekzilojn.
Lia ekstradicio al carisma Rusujo kaŭzis lian enkarcerigon en unu el la plej
teruraj malliberejoj, la fortikaĵo de Petro kaj Paŭlo en Sankt-Peterburgo, kaj
lian forkondukon al Siberio, de kie li sukcesis forkuri. Dum siaj vojaĝoj li konis
landojn, kiel Svedujon, Norvegujon, Japanujon, Panamon, Usonon, ktp.

La internaciismo, ILA

Sed unu el la pli gravaj kontribuaĵoj de Bakunin
estas lia vidado pri la organizo de la internacia laborista movado, kiu karakterizos
ties evoluon dum la sekvaj jardekoj. Kaj en Hispanujo tiu influo estas pli ol
evidenta. Ĉi tio igas Bakuninon unu el la ŝlosilaj roluloj de la nuntempa
historio. Tiu debato, kiun li subtenas ene de ILA kontraŭ la aŭtoritatemaj
sintenoj, signis la historion de la laborista movado.

Kiam la 1an de julio 1876 forpasis Bakunin, li jam
iĝis unu el la grandaj revoluciuloj de la nuntempa historio tiel, kiel la plej
bona instiganto de la anarkiismo laŭ internacia nivelo. Kaj 200 jarojn post lia
naskiĝo ankoraŭ estas tiel.

En ĉi tiu speciala numero pri la figuro de Bakunin
ni volas elstari iujn fundamentajn trajtojn de lia figuro, enkadrigante la
vivon de la gravulo en la historia kunteksto de la momento kaj en la influoj estigitaj
de li.

Aŭtoroj kaj temoj

José Luis Gutierrez Molina, aŭtoro de
multnombraj libroj kaj artikoloj pri la historio de la anarkiismo en Hispanujo
kaj biografo de ĉefaj gravuloj en la
historio de la anarkisindikatismo, kiel Valeriano Orobón Fernández,
alproksimigas nin per sia artikolo al tio, kio signifis la debaton ene de ILA
inter Markso kaj Bakunin. Io fundamenta por kompreni la evoluon de la laborismo
dum la postaj jaroj.

Carlos Márquez alproksimigas nin al la influo de
Bakunin sur la Internacio en Hispanujo el historia analizo pri la traktado de
la okazaĵo, kaj ankaŭ el analizo de la kontribuoj de Bakunin uzitaj de la
hispana laboristaro.

Unu el tiuj kontribuoj estas la kolektivismo.
Kaj pri tio temas la artikolo de Aleix Romero. Revizio pri tiu kolektivisma
influo sur la evoluo de la hispana liberecana movado, kiu estos unu el ties
signoj de identeco.

Per la du lastaj artikoloj ni traktas du temojn,
kiuj formas parton de la ideologia korpuso de Bakunin kaj de la anarkiismo
ĝenerale. Unue, la pedagogio. Afero malpli traktita de la studaĵoj pri Bakunin,
tamen Ana Sigüenza malkaŝas kaj elmetas al ni ĝian gravan valoron. Kaj oni
devas ne forgesi, ke por la anarkiistoj la eduko estas la fundamenta bazo.
Aliflanke, Julio Reyero alproksimigas nin al tri bazaj aferoj en la bakuninisma
penso, analizitaj kaj kritikitaj de la rusa anarkiisto. La naciismo, kiu en tiu
momento ĉefis ĉe la debatoj en Eŭropo; la ŝtato, kiel elemento de premado sur
la individuo; kaj la religio, kiel altrudilo al la homamasoj. La bakuninisma
respondo estis internaciismo, kontraŭŝtatismo kaj ateismo, bazoj de la
internacia anarkiismo. Restis sentrakte multaj aferoj pri Bakunin. Ne eblas ĉirkaŭpreni
ilin per malmultaj folioj de ĵurnalo. Eble oni devus realigi verkon pri tio,
kio estis, signifis kaj nuntempe signifas la figuron de Mihail Aleksandroviĉ
Bakunin.

RSS
Follow by Email
WhatsApp